­

En cxi tiu blog-o, mi parolos (aux skribos) pri multaj aferoj: novajxoj, sxercoj, plendoj, videoj, scienco, ktp... Cxiam Esperante!

sábado, 21 de diciembre de 2013

Čiuj estas Johano!

Saluton! Kiel vi? En cxi tiu afisxo, mi esprimos al vi kiel ludi tre amuzan ludon por praktiki esperanton: 'Čiuj estas Johano!'.
Čiuj estas Johano estas Rol'Ludo, aux ludo en kiu 'rakontisto' kreas rakonton, kaj la aliaj ludistoj estas rolantoj, personoj en gxi. Ofte, Rol'ludoj estas malfacila por ludi, kaj multaj libroj estas legendaj, kaj reguloj sekvendaj, sed en 'Čiuj estas Johano' reguloj estas facila por lerni, do gxi tre tauxgas por personoj kiuj neniam rol'ludis, kaj por komencantoj de la lingvo (aux de iu ajn lingvo, en kiu vi ludu!).

La ludo temas pri Johano, kiu estas frenezulo, kaj auxdas vocxojn en sia kapo. Unu el la ludistoj, la rakontisto, estas (kaj devas aktori kiel) li, kaj la rakonto komencas kiam li vekigxas, kaj auxdas la unuajn vocxojn.
La aliaj ludistoj, la rolantoj, devas aktori kiel vocxoj en lia kapo, do ili devos paroli, kvazaux freneze aux almenaux amuze, gxis cxiuj la ludistoj similu vere freneza (estas ecx pli amuza, se aliaj personoj, kiuj ne scias kio okazas, vidas vin ludi).
Kiam la ludo komencas, cxiuj la vocxoj devas elekti Celon, aux 'obsedon'. La obsedo estas la afero, kiu estas farenda de Johano por ke la vocxo (do, la ludisto) gajnu poentojn.
Gxi povas esti tre facila afero (mangxi cxokoladon!), do nivel'1 obsedo, iomete pli malfacila (preni cxokoladon el bebo, nivel'2) aux tre malfacila (preni cxokoladon el bebo, sen ke neniu rimarkis, kaj sen ke li pioru, nivel'3).
Poste de tio, la vocxoj devas elekti du 'lertojn' en kiu ili bonas. Johano mem, supoze estas malbona farante CXION, do se la vocxoj al li ne ekzplikas kiel fari aferojn, li ne povos, probable.
Lertoj devas esti ne tro gxeneralaj: vi povas diri 'paroli kun personoj' sed ne 'mi bone faras cxion'.

Cxiuj la vocxoj estas donitaj 10 volpoentojn, kaj fine la ludo komencas!

La rakontisto faros, ke cxiuj 'betu' volpoentojn. la ulo kiu plejmulte betu, venkas, kaj povas kontroli Johano, pere de direktaj ordoj, sed tio ne signifas ke la aliaj ne povu paroli. Ili indus paroli, fakte, por ke Johano pli frenezu kaj cxiuj pli amuzu!
Se la vocxo ordas ke Johano faru ion, li devos gxin klopodi fari, sed Li ne estas bona farante aferojn, do li probable eraros. Por tio ni uzos jxetkubon: oni jxetas gxin, kaj se obtenas 6, venkas, kaj johano faras kiel ordita (la vocxo devas ekzpliki al johano, precize, kiel fari cxion. Tio estu piediri, salti, aux lukti, ktp). Se la lertoj de la kontrolanta vocxo rilatas al la agado, do la 'malsameco' estos 3: vocxo venkos se gxi obtenas 3,4,5 aux 6.

Kiam Johano vundas, aux la vocxo plenumas celon, cxiuj betas denove, kaj tiel plu gxis Johano mortu (mortigita de la rakonto de la rakonstisto -'iu aperis kaj trancxis vian kapon!' aux io pli originala- aux de la ludistoj -mi volas salti el tiu altega loko!-) aux neniu havu volpoentojn. Memoru: vi ne malgajnas volpoentojn se vi ne venkas en la betadon.

Cxiufoje kiam Johano plenumas obsedon de vocxo, ecx se ne de la vocxo kiu kontrolas Johanon, gxi gajnas poentojn, samaj al la nivelo de sia obsedo. Kiam la ludo finas, la ludisto kun plimultaj poentojn venkas!

bonvolu, se vi havas esperantan blog-on komentu cxi tie, kaj se vi sxatas ludojn, parolu pri tio en la komentoj!

lunes, 21 de enero de 2013

La Kvara Krucmilito / The Fourth Crusade

Saluton al cxiuj! Hodiaux mi parolos pri la plej freneza el la krucmilitoj (militoj inter mez-epoka Euxropo kaj Mahometan-Mondo): La Kvara. Gxi komencis en la jaro 1202 a.d., kaj dauxris nur dum 2 jaroj, tre mallonga tempo por krucmilitoj (kelkaj dauxris 10 jarojn aux pli).

Pli ol 35000 homoj partoprenis en gxi (en la kristana flanko), kaj la generaloj ne volis porti ilin tere, cxar ili devus transpasi Anatolia, kiu estis tro varma kaj dangxera, do ili decidis iri pere de sxipoj, kiu necesigis konstrui grandan sxiparon. Ili petis al la venecanoj, por ke ili konstruu la sxiparon, sed poste nur 11000 krucmilitantoj alvenis al Veneco, kaj la mono ne suficxis por pagi la sxipojn, do la venecanoj ofertis trakton: Se la krucmilitantoj konkeru Zara, ili portus ilin al Anatolia por liaj krucmilito. La problemo estis, ke Zara estis kristana urbo, do la Papo eksterigis ambaux: tiuj krucmilitantojn, kaj la venecanojn. Poste, la krucmilitantoj malsukcesis konkeri Zara, kaj ne havis monon por pagi, sed Aleksius III, Estonta Imperiesto de Bizancio, promesis monon se ili helpu lin konkeri Bizancion (memoru, ke li estis Ortodoksa kristano, do malamiko de la papo ankaux). Li ekestis Imperiestro de Konstantinopla, sed li ne povis gajni la monon, do ili devis atendi dum iomtempo, kaj poste (sed antauxe de pagi) li estis maltronigata de Mourtzouphlus, do la krucmilitantoj estis en Konstantinoplo, sen mono... Do li rabis la urbon! La plejgranda kristana urbo estis rabata... de kristanaj krucmilitoj! Ili rabis kaj robis multegajn ajxojn (ekzemple, la statuoj de cxevaloj kiuj dekoras la Katedralo de San Markos), mortigis kaj seksperfortis multajn kristanojn, kaj ne reprenis ion el la "Sankta Lando".

Do, historio povas esti interesa kelkfoje...
Mi uzis cxi tiun videon, do mi devas doni al gxi krediton.

Kiel ekstra, jen komikso!


viernes, 18 de enero de 2013

Quino

Saluton al cxiuj! Hodiaux mi parolos pri Quino, desegnisto kaj skribisto el mia lando, Argentino, kiu verkas komiksojn kaj grafikan humoron.
Li estas plej konata por krei "Mafalda", knabineto kiu plendas pri maljustecoj kaj demandas demandindajn demandojn. Mi nur alsxutis iom da bildoj de sia laboro, tradukitaj al esperanto de mi.



Kaj jen, iom da mafaldaj bildoj, ankauxe tradukitaj:
(La duan mi trovis en google, mi ne tradukis gxin)

Espere, vi sxatos la bildojn... Bonvolu komenti la afisxon, kaj restigu ligilon al via blog-o cxi tie, por ke la reto kresku!


martes, 15 de enero de 2013

Plimultaj komiksoj!

Saluton al cxiuj! Hodiaux mi afisxos komiksojn, denove! cxitiufoje, tamen, ili estas komiksoj el http://www.smbc-comics.com, tradukitaj al esperanto, el la angla, de mi.
Mi elektis kelkajn... Mi esperas ke vi sxatu ilin! Kaj bonvolu pardoni mian nenetan tradukadon... Mi ne estas bona je paint.
klaku por vidi

traduki ilin estis tre malfacila por mi, do bonvolu komenti la afisxon, kaj sekvu mian blog-on... kaj bonvolu krei vian propran blogon, estos amuza kaj la esperanta reto povos kreski! 


domingo, 13 de enero de 2013

mirindaj mikroskopaj bildoj / amazing microscope images

Saluton al cxiuj! Hodiaux mi monstras al vi multajn bildojn, fotitajn per Elektrona Mikroskopo.

Cxi tiu estas cxokolado kun mento
kafero
okulharoj
dentpurigilo
orelpurigilo
salo kaj pipro
sukero
musxo

Mi esperas, ke vi sxatis ilin! bonvolu komenti la afisxon, kaj sekvi mian blogon... kaj Kreu esperantan blogon, por ke nia reto kresku!

jueves, 10 de enero de 2013

Filmetoj

Saluton al cxiuj! Hodiaux, mi disafisxos kelkajn filmetojn, mutaj (aux preskaj mutaj), por ke vi konu ilin. La unua estos Alma (animo), hispana filmeto.
 

kaj cxi tiu  filmeto gajnis la Oscar pro plejbon'filmeto.


mi esperas, ke vi sxatis ilin... adiaux! kaj bonvolu, komenti!

martes, 8 de enero de 2013

Normana Mitologio: Loki kaj Svadilfari

Saluton al cxiuj! Hodiaux mi parolos pri norda mitologio... trafe, pri la "kunveno" inter Loki kaj Svadilfari.

La rakonto komencas kiam la dioj (la Æsir ) estis konstruonte Valhala, kaj konstruisto iris al ili, kaj ofertis konstrui la kastelo por ili. La dioj akceptis, kvankam la prezo estis tromulta, kaj Loki, dio de ruzoj, havis ideon. Li diris ke ili nur pagis al la konstruisto, se li finis konstrui la kastelon poste de malpli ol 3 sezonoj. La konstruisto ne volis akcepti, do ili ankaux diris, ke ili pagus al li kun la diino Freja, la plej bela (diino de la amo kaj la beleco, simila al afrodita). Li akceptis, sed nur se li povus uzi lian cxevalon Svadilfari.

La tempo forpasis, kaj la konstruisto preskaux finis la laboron, rapide farita pere de la cxevalo (Svadilfari), kiu estis tre grandega, cxar la konstruisto estis Giganto (hrimthurs). La dioj kunvenis, kaj decidis ke cxio estis kulpo de Loki, kaj diris al li, ke li devus trovi maniero por ke ili ne devu doni Freja-n al la giganto.
Li konsciis, ke la giganto nur estis tiel rapida pro sia cxevalo, kaj decidis transformi je cxevalino, por distri la cxevalegon kiu, li pensis, neniam atingis lin. Tio funkciis bone... gxis la cxevalego atingis al Loki. La cxevalego fikis lin/sxin, kaj gravedigis la dion... sed almenaux la giganto ne povis fini la konstruadon pravtempe. Loki fine naskis Sleipnir, alian cxevalegon kun 8 piedojn, kiu estus ekde tiam la munto... de Odin.

Mi esperas, ke vi sxatis la rakonton, kaj ke vi nun interesigxu iomete plie por normana mitologio.
Se vi konas alian miton, aux interesan rakonton, diru al mi pere de komentoj... Kaj vi jam scias ke se vi havas blogon en esperanto, vi devas sendu la ligilon al mi!

lunes, 7 de enero de 2013

Pastaĵanismo /Pastafarianism

La Pastaĵanismo estas sxerca religio, kreita de Robert "Bobby" Henderson. Gxi estis kreata je la jaro 2005, por protesti pro la aldonado de Inteligenta Desegno al la programo de sxtataj lernejoj de Kansas.
Inteligenta Desegno estas, simple dirata, maniero por diri ke "cxio estis desegnata de inteligenta kreisto", sen diri ion ajn pri dio aux similaj aferoj. Tiumaniere, oni povas instrui religion al la lernistoj, sen necesi esti religiaj lernejoj.
Por protesti pri tio, Bobby Henderson kreis cxi tiun sxercan religion, tute senseca, kaj diris "bone, vi povas instrui inteligentan desegnon, sed vi ankaux devas instrui Pastaĵanismo, cxar ili ambaux havas saman kvanton de sencon". Pastaĵanismo  kreas je la FSM: Flying spaghetti Monster, kio signifas "Flugxanta Monstro de Spaghetti". Gxi estas giganta pasto de spaghetti (vermicheloj/nudeloj), kun du okuloj kaj du viandgloboj, nevidebla kaj tutpovanta, kaj gxi estas la Vera Dio laux Henderson kaj Pastaĵanismo.
Pastajxanistoj kredas je multaj aferoj, kiel protesto kaj satiro al la kristana religio. Ekzemple, ili diras ke la rezultoj de Carbon-testoj estas sxangxataj de gxi, por ke ni pensu ke la mondo estas pli maljuna ol gxi vere estas. Ili ankaux diras ke Piratoj estas la veraj pastroj de la religio (krome de Henderson mem), kaj ke la malplikvantigxado de piratoj en la mondo estas la kauxzo de Mondvarmigxado (ludo kun la malsameco inter kauxzado kaj interrelatado).

Tie estas la pastajxanista versio de La Kreado. 

Do, cxiufoje, ke vi bezonu demonstri la Argumento de la razilo de Occam, memoru FSM-on!

Antauxe de foriri, mi restigos cxi tie ligilo kun esperanta kanto de Eterna Rima... Se vi havas Esperantan Muzikon, diru al mi, kaj mi afisxos gxin en mia sekva afisxo.
Kaj se vi havas esperantan blog-on, aux volas krei unu, aux konas al unu, komentu cxi tie, kaj diru al mi, por ke ni povu krei esperantan reton. La Esperanta Reto devas kreski! 

sábado, 5 de enero de 2013

Komiksoj!

Saluton al cxiuj! Vi probable ne scias, sed mi tre sxatas komiksojn. Mi legis multajn komiksojn, speciale Manga (japaniaj komiksoj), kvankam mi ankaux legis multajn Argentinajn Komiksojn (cxar mi estas el tie) kaj Usonajn Komiksojn. Hodiaux, tamen, mi afisxos komikson farita de mia amiko Nikko, ankaux el Argentino, kiu diris ke li kreos komiksojn por mia blog-o. Do, hodiaux mi ne multe skribos, sed anstataux mi nur afisxos cxi tion...
Jen, sentekstaj pagxoj, farita de Nikko, Argentina.



(la sekva estas tute alia pagxo kaj rakonto)


Mi esperas ke vi sxatis ilin... Adiaux!

viernes, 4 de enero de 2013

Malakordanismo/Diskordanismo // Discordianism

La "malakordanismo" aux "diskordanismo" estas religio kaj filozofio bazata en kulti kaoson kaj malordeco. Diskordanistoj kultas Eris, diino de malakordo, kaj pensas ke nenio havas sencon, kaj ke kaoso estas tiel bona kiel ordeco.
Gxi estis kreita de Malaclypse the younger (Malaklipso la pli-juna) kaj Omar Khayyam Ravenhurst, ambaux pseuxdonimoj, evidente. Ili vekis la libron "Principia Discordia" ankaux iam nomata "Pri kiel mi konis la diinon, kaj kion mi faris al sxi kiam mi trovis sxin", kaj el tiu libro la religio naskigxis.
Kvankam la libro priparolas ian organizecon, gxi ankaux ridas ke oni povas esti parto de la religio, kaj ecx deklari sin sacerdoto aux altsacerdoto, aux ion simila, sen demandi aux peti ion al iu.
Jen parto de la libro, angle, kion mi poste tradukos:

If you want in on the Discordian Society         // Se vi volas eniri la diskordanistan socion

then declare yourself what you wish                             //  Deklaru vin kion vi volu
do what you like                                                        //   Fari kion vi volu
and tell us about it                                                    //    Kaj rakontu al ni pri gxi
or                                                                           //     Aux,
if you prefer                                                            //      Se vi preferas
don't.                                                                    //       Ne.

There are no rules anywhere.                                 //        Nenie ekzistas reguloj
The Goddess Prevails.                                          //        La Diino superfortas
—Malaclypse the Younger                              //                ---Malaclipso la pli-juna


Diskordanistoj kredas je la "Regulo de kvin-oj", kiu diras ke oni cxiam povas trovi kvin-ojn cxie, iel.

ekz.: se oni prenas la naskigxtagon de iu, ekz. 01/01/93, kaj alkalkulas la numerojn 1+1+9+3=14;1+4=5...ktp.
Ili ecx havas sian propran diablon: Greyface (grisvizagxo) kiu "Ludis la ludon de la vivo tro serioze, kaj detruis aliajn vivestantojn kies maniero de vivi estis malsama ol sia orda maniero."

 Finfine, ankauxe de sia propra kalendaron, ili kreis la Pentabarf-on, aux kvin regulojn:

1. Ne ekzistas diino krom de la Diino, kaj sxi estas via Diino. Ne ekzistas movado krom de la Erisa Movado, kaj en cxiu Goldpomo Korporacio logxas unu goldvermo.
2. Diskordanitoj cxiam uzos la diskordanista sistemo por numerigi dokumentojn.
3. Diskordanistoj devas mangxi hot-dog-on je la sekva vendredo poste de sia nomado kiel diskordanisto.
4. Diskordanistoj neniam povos mangxi hot-dog-ojn.
5. Diskordanistoj estas malpermesataj de kredi je ion kion ili legu.
Nu, mi esperas ke vi sxatis la afisxon, kaj ke vi komentu gxin. Se vi havas dubojn pri diskordanismo, demandu al mi, kaj se vi malamuzigxas, legu la "principia discordia", gxi estas tre amuza.
Jen simbolo de Diskordanismo, "La sakra Chao"

jueves, 3 de enero de 2013

TimigantajPastaĵoj / Creepypastas

Saluton al Cxiuj!
Hodiaux mi skribos pri TimigantajPastaĵoj (creepypastas, angle kaj interrete). La TimigantajPastaĵoj estas teruraj rakontoj, skribataj en interrete, trafe en la bildtabulo (imageboard) 4chan.
Ili ofte estas skribataj sur bildoj, pere de paint, anstataux de uzi la teksto-formato (kiun ni uzas, ekzemple, cxi tiu por skribi cxi tion), kaj cxiam angle. Mi nur tradukos iom da ekzemploj esperanten, por ke vi povu gxui ilin. La auxtoroj de cxi tiuj rakontoj estas ofte anonimaj, do ili estas "interreta proprajxo".

La Portretoj
Estis cxasisto en la arbaroj kiu, poste de unu longa tago cxasante, finvenis inter multaj kolosaj arboj. 
Estis malheligxante, kaj li estis laca, do li ekiris unudirekten gxis la foliaro estis tro densa por antauxiri.
Poste de kio sxajnis horoj, li trovis kabanon ene de eta maldensejo. Konsciante kiel malhela igxis la nokto nun, li decidis klopodi resti tie dum la nokto. Li proksimigxis, kaj trovis la pordon ne fermita. Neniu estis ene.  La cxasisto surkusxigxis en la unuopa liton en la cxambro, kaj decidis ekspliki al la proprietulo sekvtage matene. Li rigardis cxiudirekten, kaj li surprizigxis kiam li vidis la murojn, adornatajn kun multaj potretoj, cxiuj multdetale koloritaj. Malkunescepte, cxiuj sxajnis rigardi al li atente, kun koleraj, malamantaj vizagxoj. Li ankaux rigardis al ili, kaj igxis pli kaj pli malkomforta. Li penegis por malatenti la multajn kolerajn vizagxojn, kaj atingis ekdormi malkvietan dormon. 
Suben-rigardanta kaj en nekonata litero, li estis vekata de la lumega sunlumo. 
Li rigardis superen, kaj li konsciis ke la kabano tute ne havis portretojn... nur fenestrojn.


Mi alitage tradukos aliajn TimigantajPastaĵoj se vi petas al mi, sed estas malfacila laboro... Ankauxe de la longaj TimigantajPastaĵoj, ekzistas la MallongPastaĵoj (Shortpastas): teruraj rakontoj farata de du aux tri frazoj. Skribi ilin estas amuza, kaj mi nur monstris al vi kelkajn ekzemplojn, konatajn interrete.

Ana estas sola en sxia domo. Sxi ternas.
-Sanon -sxi auxskultas.



Juneta Knabineto estas ludante en sxia cxambro, kiam xi auxskultas sxia patrino vokante sxin el la kuirejo, do sxi subkuras la sxtuparojn por iri kun sxia patrino. 
Kiam sxi kuras tra la koridoro, la pordo de sxranko malfermas kaj unu mano eksterigxas kaj entiras sxin. Estas sxia patrino. Sxi flustras al la knabineto:
"Ne eniru la kuirejon. Mi ankaux auxskultis."

Suficxe por hodiaux... Mi esperas ke vi sxatis gxin, kaj se vi volas ke mi parolu pri ion, bonvolu diru al mi en komentoj! Kaj se vi havas blog-on, sekvu min, kaj kune ni kreos la Esperantan Blog-reton!

miércoles, 2 de enero de 2013

Insulo "Nordaj Gardistoj" // North sentinel Island

Saluton! En cxi tiu afisxo, mi parolos pri la Insulo "Nordaj Gardistoj", kaj gxiaj logxantoj.
La insulo estas unu el la "Andamanaj Insuloj", en la golfo de Bengalujo, regataj de Indio, sed la interesa ero de gxi estas, ke siaj enlogxantoj estas komplete izola de la ekstera mondo! 
La klopodadoj por kontakti ilin plejmulte ne sukcesis gxis nun, cxar ili estis forigataj kun sagoj, la plej progresintaj armiloj tie, cxar ili ankoraux estas cxasistoj-kolektantoj, senagrikulturaj kaj ecx malkun fajro.
La nombro de logxantoj estas nekonata, sed estas supozata inter 40 kaj 500 personoj, kaj ili estas malaltaj, malhelhauxtaj, kaj malhelharaj. 
Nur je malmultaj fojoj la enlogxantoj estis kontaktataj de antropologoj, kaj pro tio ni scias tiel malmulton. 
Ekde 1967 la India sxtato komencis programon por kontakti ilin, lasante donacoj por ili por ke ili sxangxis ilian koncepton de ekster-personoj, sed la programo estis forlasita je la dekjaro 1990', poste de agresivaj renkontoj.
Je la jaro 2006 du fisxistoj estis mortigitaj cxirkaux la insulo, de arkistoj, kaj poste la helikoptero kiu klopodis kapti siaj kadavroj estis forigita, ankaux kun sagoj

Jen aera bildo de la insulo, mistera kaj sola. Mi esperas ke vi gxuis la afisxon! Se gxi estis tre longa, aux tre mallonga por vi, diru al mi en komentoj! kaj se vi volas, ke mi parolu pli ION, diru al mi!

martes, 1 de enero de 2013

Mia unua afisxo

Saluton al cxiuj! Cxi tiu estas mia unua afisxo.
En cxi tiu blog-o, mi parolos (aux skribos) pri multaj aferoj: novajxoj, sxercoj, plendoj, videoj, scienco, ktp.
Mi esperas ke multaj personoj komentos cxi tie, kaj se vi volas, ke mi parolu pri io, nur diru al mi!
Mi uzos la x-sistemo, almenaux nuntempe, do:
ux=ŭ ; sx=ŝ;cx=ĉ;hx=ĥ;gx=ĝ kaj jx=ĵ.