­

En cxi tiu blog-o, mi parolos (aux skribos) pri multaj aferoj: novajxoj, sxercoj, plendoj, videoj, scienco, ktp... Cxiam Esperante!

miércoles, 2 de enero de 2013

Insulo "Nordaj Gardistoj" // North sentinel Island

Saluton! En cxi tiu afisxo, mi parolos pri la Insulo "Nordaj Gardistoj", kaj gxiaj logxantoj.
La insulo estas unu el la "Andamanaj Insuloj", en la golfo de Bengalujo, regataj de Indio, sed la interesa ero de gxi estas, ke siaj enlogxantoj estas komplete izola de la ekstera mondo! 
La klopodadoj por kontakti ilin plejmulte ne sukcesis gxis nun, cxar ili estis forigataj kun sagoj, la plej progresintaj armiloj tie, cxar ili ankoraux estas cxasistoj-kolektantoj, senagrikulturaj kaj ecx malkun fajro.
La nombro de logxantoj estas nekonata, sed estas supozata inter 40 kaj 500 personoj, kaj ili estas malaltaj, malhelhauxtaj, kaj malhelharaj. 
Nur je malmultaj fojoj la enlogxantoj estis kontaktataj de antropologoj, kaj pro tio ni scias tiel malmulton. 
Ekde 1967 la India sxtato komencis programon por kontakti ilin, lasante donacoj por ili por ke ili sxangxis ilian koncepton de ekster-personoj, sed la programo estis forlasita je la dekjaro 1990', poste de agresivaj renkontoj.
Je la jaro 2006 du fisxistoj estis mortigitaj cxirkaux la insulo, de arkistoj, kaj poste la helikoptero kiu klopodis kapti siaj kadavroj estis forigita, ankaux kun sagoj

Jen aera bildo de la insulo, mistera kaj sola. Mi esperas ke vi gxuis la afisxon! Se gxi estis tre longa, aux tre mallonga por vi, diru al mi en komentoj! kaj se vi volas, ke mi parolu pli ION, diru al mi!

2 comentarios:

  1. Este comentario ha sido eliminado por el autor.

    ResponderEliminar
  2. Saluton!! Mi tre ŝatas vian blogon! Fakte, mi sekvas ĝin nun haha.. Mi volus feriumi en tiu insulo, tre izola.. sed ili mortigus min, mi supozas haha. Imagu ke eble ili pensas ke ni estas eksterplanedanoj, ili ne konas la televidon, nek la komputilon, nek la Fejzbukon, nek ĉi tiun blogon :P Tre interesa afero amik! Mi ŝatas pri kio vi skribas..

    ResponderEliminar